Cvičení a další materiály k učebnici Esperanto od A do Z

Procvičuj si esperanto

Estas tubero en la afero

Klarigoj:

= io ne iras glate; okazas (kaŝita) obstaklo aŭ malfacilaĵo;
Proverbaro Esperanta n-ro 848

Ekzemploj:

Diable! la filmoj havis specialan formaton! – jen estis la tubero en la afero; jen kial la maŝinoj estis tiel malkaraj! (C. Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 1950/1990, p. 113)

Sed ho ve! Estas minimume du tuberoj en la afero. Unue: la verdikto de Londono validas (ĉu nur?) por eksa diktatoro. Due: mankas kompetenta tribunalo por registaj krimuloj. (Monato 1/99: 5)

Similaj esprimoj en aliaj lingvoj:

[Fragmento el la libro: Sabine Fiedler, Pavel Rak: Ilustrita frazeologio, pp. 132–133 (Eldonis KAVA-PECH 2004).]

Licence Creative Commons
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.

Created by Katjo